De Piešťany ni transiros la Danuban Ebenaĵon ĝis Štúrov. De tie, ni prenos la belan art nouveauan ponton de Maria Valéria sub la katedralo en Ostrihom. Tiu ĉi pilgrimejo de la hungara nacio vidis la kronadon de la unua hungara reĝo Stefano la 1-a en 1001. Hodiaŭ, la modernigita baziliko enhavas la duan plej grandan kolekton de artobjektoj en Hungario. De la supro estas bela vido de la urbo, la komenco de la Danuba kurbiĝo kaj la suda parto de Slovakio. Post la turneo, ni moviĝos kontraŭflue de Danubo al Komárno. Dum la kontraŭ-turkaj militoj, imperiestro Leopoldo la 1-a havis la plej grandan kaj plej modernan defendan fortikaĵon konstruita en la jaroj 1546-1557, kiu poste estis pligrandigita kun pliaj defendlinioj. En la urbo, ni vizitos ankaŭ la Placon de Eŭropo, kiu simbolas la unuiĝon de eŭropaj nacioj post la falo de komunismo. Survoje hejmen, ni preterpasos la plej fama slovaka bierfarejo Zlatý Bažant en Hurbanov.
Ne forgesu kunporti viajn vojaĝdokumentojn.
PREZO €50