En la nordo de Slovakio, en la montaro Beskydy, ni malkovros tute nekonatajn angulojn de Slovakio. Ni vizitos la subĉielan muzeon en Vychylovka kaj ĝuos veturon sur la historia arbara fervojo. En Stara Bystrica ni haltos ĉe la slovaka astronomia horloĝo, kiu estas la sola tia en Slovakio. De tie ni prenos montaran vojon al Nacia Parko Malá Fatra. Ni promenos laŭ la migra vojo al la truo de Jánošík. La tagmanĝa paŭzo estos en tradicia slovaka restoracio komence de la gorĝo. Posttagmeze ni vizitos la preĝejon en Terchová, kiu havas ĉizitan naskiĝan scenon kun moviĝantaj figuroj. Revene ni haltos en la regiona urbo Žilina (bela Mariánske námestie kun escepta arkitekturo kaj la malnova urbodomo). La reen vojo kondukas tra la Váh-valo kun multaj kasteloj kaj monta pejzaĝo. Enirkotizoj al la subĉiela muzeo kaj al la trajno estas pagataj de la partoprenantoj mem, laŭ ilia aĝo.
PREZO €35
DIMANĈO8.00 - 18.00